Fabloj de Ezopo(2).pdf

(250 KB) Pobierz
(II)
Niĉinoj
e-Librigita de Elerno
junio, 2008
194146377.001.png
101. Enamiĝinta Leono kaj Kampulo
Leono enamiĝas al la filino de kampulo kaj li petas ŝian manon. Kvankam la
kampulo ne eltenas, ke lia filino edziniĝos al la leono, tamen pro timego al tiu, li ne
povas rifuzi portempe. En urĝeco, li subite kaptas bonan ideon en la kapo. Kiam la
leono refoje petas la kampulon, tiu diras, ke estas dece por la leono edzinigi lian
filinon, sed tiu devas eltiros sian dentegojn kaj forhakos siajn ungegojn, kiujn ŝi timas,
alie li ne povos edzinigi ŝin al li. Blinda pro troa allogeco de lia filino, la leono facile
promesas obei al lia postulo. Ekde tiam, la kampulo malestimas kaj neniom timas lin
plu. Kiam la leono alvenas denove, li ŝnurligas lin post bona batado.
"Se oni facile kredas alies vortojn kaj forĵetas siajn proprajn superecojn, ili estas
facile venkitaj de tiuj, kiuj timas ilin."
102. Tinuso kaj Delfeno
Ĉasata de delfeno, tinuso eligas timemajn sonojn.Ĝuste kiam li estas kaptota de
delfeno, li eksaltas kun granda forto, sed neatendite pro tro longa saltado, li falas sur
la marbordon. La strikte ĉasanta delfeno ankaŭ faras fortan eksaltadon kiel tinuso, kaj
sammaniere sin trovas sur la marbordo.Tiam, returninte sian kapon kaj rigardante tuj
formortantan delfenon, li diras, "Nun mi jam ne timas morton, ĉar tiu fiulo, kiu kaŭzas
mian morton, tuj mortos kune kun mi."
"Iuj, kiuj vidas, ke tiuj homoj alportas tiel al ili malfeliĉon kiel al si mem, facile
eltenas la suferon alportitan de tiu malfeliĉo."
103 Lupo kaj Ŝafaro
Lupo intencas de longe formanĝi la ŝafaron, sed pro gardado de hundo, li ne povas
atingi sian celon. Li pensas, ke nur per artifiko li povas sukcesi. Do, li irigis senditon
por viziti la ŝafaron kaj diri al ili, ke la hundo estas ilia komuna malamiko, kaj ke se
ili forpelos la hundon, ili povas pace vivi kune. Tute ne konante la malbonan intencon,
ili senpripense forpelas la hundon. Sen protektado de la hundo, li tre facile formanĝas
ĉiujn ŝafojn.
"Se oni perdas sian protektanton, ili estas baldaŭ konkerota de sia malamiko."
104. Blindulo kaj Bestetoj
Blindulo estas lerta en juĝado pri bestetoj per mana palpado. Se nur li palpas, li
povas juĝi, kia besteto ĝi estas. Iu alportas lupidon kaj petas lin juĝi, kia besto ĝi estas.
1
Post kiam li palpas la besteton, li diras, “Mi ne estas certa, ĉu ĝi estas vulpeto kaj
lupeto, sed mi nur certas, ke estas ne sekure, se oni metas ĝin en ŝafstalon.”
“Malbona naturo povas sin montri eĉ dum ies infaneco.”
105. Stomako kaj Piedo
Stomako kaj piedo senĉese disputas, kiu havas pli granda forton. La piedo ĉiam
laŭdas, ke li estas pli forta, kaj eĉ povas porti la ventron tien kaj ĉi tien. La stomako
respondas, "Hej, amiko. Se mi ne donas al vi nutraĵon, vi povas porti nenion."
"Homoj havas siajn proprajn avantaĝojn kaj ili devas helpi unu al la alia."
106. Heraklo kaj Ĉaristo
Ĉaristo marŝas laŭ la kampara vojeto, pelante ĉaron. Survoje, la ĉaro falas en la
profunda ĉarsulkon, ne povante antaŭen marŝi. Tiam la stulta ĉaristo staras senrimede
en stuporo, rigardante la ĉaron kun kargo. Li senĉese krias, preĝante al Heraklo doni
helpon. Post kiam tiu venas, tiu diras, "Amiko, portu la ĉaron per via ŝultro kaj vipu la
ĉevalon. Se vi ne dependas de vi mem por elturniĝi, sed nur turnas vin al mi por helpo,
ĉu tio decas?"
"Memdependo estas la plej bona metodo por konkeri malfacilon."
107. Vulpo kun Rompita Vosto
La vosto de vulpo estas pinĉrompita de kaptilo. Kun tiu malhonoro, li sentas sin
senbrila sur la vizaĝo kaj malfacila en vivo. Do li decidas, ke li persvadu aliajn
vulpojn forigi vostojn, tiel ke li povas kaŝi sian mankon per senvosteco de ĉiuj. Do, li
kunvokas ĉiujn vulpojn kaj persvadas al ili forigi la voston. Li diraĉas, ke la vosto
estas peza malbelaspekta ŝarĝo. Unu el vulpoj stariĝas kaj diras, "Hej, amiko, se tio ne
estas utila al vi, vi ne faras penojn persvadi al ni."
"La rakonto temas pri tiuj, kiuj persvadas al aliaj por sia propra bono."
108. Lampo
La lampo bruligita per olivoleo povas eligi tre helan lumon. Pro tio, la lampo
montras fieraĉan mienon, prenante, ke ĝi pli brilas ol la suno. Alblovo tuj estingas la
lampon. Kiam iu venas bruligi ĝin, li diras al ĝi, "Ho, lampo, lumu kviete. Ne ĝenu
vin per fantazio! La lumo de steloj neniam estingiĝas."
"Oni ne devas blinde fieraĉi pri siaj gajnitaj famo kaj honoro."
2
109. Leporoj kaj Ranoj
Iufoje, kolektiĝante, leporoj malĝojis pri siaj malkuraĝo kaj nekapableco. Ili ankaŭ
lamentis unu al la alia pri danĝero kaj teruro en la vivo, ofta buĉado de homoj, hundoj
kaj multaj aliaj bestoj. Ili ĉiuj preferis morton ol vivadon kun trema koro. Tion
decidinte, ili rapidis al lageto por ĵeti en akvon. Tiam multaj ranoj kaŭris ĉirkaŭ la
lageto. Kiam ili aŭdis paŝbruon, ili saltis en akvon. Unu pli saĝa leporo, vidinte ranojn
ensalti en akvon, ekkomprenis ion. "Amikoj, haltu! Ni ne necesas serĉi morton pro nia
timo. Jen vidu, ĉi tie estas estaĵoj pli malkuraĝaj ol ni!"
"Tiuj malfeliĉuloj ofte konsolas sin per la pli granda malfeliĉo de aliaj."
110. Leonino kaj Vulpo
Vulpo mokas leoninon pri ties senpoveco — naski nur unu idon ĉiufoje. Ŝi
respondas, "Sed malgraŭ ĉio, mi naskis leonidon finfine."
"Valoro kuŝas en kvalito, sed ne en kvanto."
111. Kampulo kaj Liaj Filoj
Ĉe la sojlo de morto, kampulo volas transdoni sian sperton de kultivado al siaj filoj.
Veniginte ilin, li diras, "Filoj, mi estas forlasonta ĉi tiun mondon. Iru al vinberĝardeno
kaj elfosu ĉiujn trezorojn, kiujn mi enterigis!" Ili pensas, ke en la vinberĝardeno estas
certe enterigitaj riĉaĵoj de oro kaj arĝento. Post kiam la patro mortis, ili bone fosas la
tutan tero de la ĝardeno. Kvankam ili trovas nenion, pro sia ĝisfunda fosado, ili
rikoltas pli da vinberoj ol en pasintaj jaroj.
"Diligenta laborado estas la plej valora."
112. Kampulo kaj Cikonio
Kampulo instalis multajn retojn sur la kampoj ĵus semitaj. Kaptiĝis multaj gruoj,
kiuj ŝtele bekis semojn, kaj ankaŭ cikonio, kies piedo rompiĝis de la reto. Ĝi petegis
al la kampulo, "Pardonon al mi. Montru kompaton al mi. Mi ne estas gruo, sed
cikonio kun milda naturo. Jen vidu, kiel obeema mi min montras al miaj gepatroj, kaj
kiel diligente mi laboradas por ili. Rigardu mian plumaron tute malsaman ol tiu de
gruo." Ridegante, la kampulo diris, "Eble vi pravas, sed mi nur scias, ke vi estas
kaptita kune kun la gruoj, kiuj ŝtelmanĝis miajn semojn, tial vi devas esti mortigita
kune kun ili."
"Oni neniel amikiĝu kun malbonuloj."
3
113 Talpoj
Laŭdire, talpoj estas blindaj, sed talpeto diras al sia patrino, ke li povas vidi per siaj
okuloj. Ŝi volas doni provon al li, kaj metas peceton da bonodora manĝaĵo antaŭ lin.
Ŝi demandas al li, kio ĝi estas.Li respondas, ke ĝi estas ŝtoneto.Ŝi diras, "Ho, mia
malfeliĉa infano, ne nur viaj okuloj ne vidas, sed ankaŭ via nazo ne funkcias."
"Tiuj, kiuj emas blagi kaj fanfaroni, ofte troige diras, ke ili povas plenumi ion
grandan, sed ili montras sin senpovaj en bagateloj."
114. Maljunulino kaj Kuracisto
Pro sia okula malsano, maljunulino iris al kuracisto por kuracado kaj interkonsentis
la kuracan pagon.Sed ĉiufoje, kiam li kuracis ŝin per okula medikamento, li ĉiam,
profite de ŝia fermado de okuloj, ŝtelis kelkajn meblojn. Finfine ŝi bone resaniĝis, sed
la mebloj en ŝia domo estis preskaŭ tute forŝtelitaj. Kiam li postulis la knsentitan
pagon, ŝi rifuzis, kaj ŝi estis alkondikita al juĝisto. Ŝi konfesis, ke ŝi promesis pagi al
li sub la kondiĉo, ke ŝi resaniĝas, sed post kuracado, ŝiaj okuloj fariĝis eĉ pli
malbonaj ol antaŭe. Ŝi diris al la juĝisto, "Antaŭe mi povis vidi ĉiujn aĵojn en la domo,
sed nun nenion mi jam povas vidi."
“Tiuj kun nesatigebla avideco restigas spurojn de sia krimo senkonscie.”
115. Hirundo kaj Korvo
Hirundo kaj korvo disputas, kiu el ili ambaŭ estas la plej bela. Korvo diras al la
hirundo, "Nur en printempo oni povas vidi vian belan aspekton, dum mia korpo povas
rezisti froston de vintro."
"Sana korpo prezentas belan aspekton."
116. Lupo kaj Maljunulino
Malsata lupo serĉas manĝaĵojn ĉie. Kiam ĝi venas al vilaĝa domo, ĝi aŭdis
plorsonon de infano. Maljunulino minace diras al infano, "Ne ploru tuj, alie mi forĵtos
vin eksteren kiel manĝaĵon por lupo. Aŭdinte tion, la lupo prenas tion vera kaj atendas
ekster la pordo. Mallumiĝas iom post iom. Denove ĝi aŭdas la maljunulinon amuze
diri al la infano, "Bona infano, se venos lupo, mi mortigos ĝin." Aŭdinte tion, la lupo
forkuras, dirante al si, "Kial la maljunulinaĉo diras ĉi tion kaj faras alion?"
"La rakonto temas pri tiuj, kies ago ne konformas al parolo."
4
Zgłoś jeśli naruszono regulamin