Zime-Zum.doc

(26 KB) Pobierz
Zime-Zum

Zime-Zum

 

Vortoj kaj melodio el: István SZERDAHELYI - Esperanto 1. Internacia lernolibro por la lerneja junularo, Budapest 1972, paĝo 47.
La aŭtoro estas P.B (?)

 

Teksto

Hundo estas bona besto,
La dimanĉo estas festo;
Zime-zum, zime-zum,
La dimanĉo - bum, bum, bum.

Se vi havas kapdoloron,
Tuj alvoku la doktoron;
Zime-zum, zime-zum,
La doktoron - bum, bum, bum.

 

Melodio literumita

F-dur (F-maĵor)

2/4 ffff|8888|fgaf|8888|

gggg|8888|c↑bag|8888|

ffc |884 |ffc |884 |

dbag|8888|fff |884 ||

 

La simbolo c↑ signifas, ke la sono "c" estas en la pli alta oktavo (=okto).

 

Oni kantas ankaŭ alie:
* en ambaŭ strofoj: "Esperanto - bum, bum, bum."
* iom ŝanĝita melodio:

 

F-dur (F-maĵor)

2/4 ffff|8888|fgaf|8888|

gggg|8888|c↑bag|8888|

fff |884 |fga |884 |

gc↑bg|8888|fff |884 ||

Zgłoś jeśli naruszono regulamin