Apudmoskvaj Vesperoj.doc

(37 KB) Pobierz
Apudmoskvaj Vesperoj

Apudmoskvaj Vesperoj

 

Konata rusa kanto.
Vortoj de M. Matusovskij, muziko de V. Solovjov-Sedoj, tradukis K. Gusev.

"Podmoskovnye vechera" estas la rusa nomo de la kanto, per kiu vi povas trovi "midi" aŭ "MP3" dosieron en la reto.

 

Teksto kun akordoj

  Am        Dm         E7     Am

Ne aŭdiĝas eĉ flustro en obskur'

  C          G7      C

Ĉio dormas nun tie ĉi

  H7E7  Am               Dm

Ki-el ŝatas ja, se vi scius nur,

      Am          E7     Am

Apudmoskvajn vesperojn mi. (2-foje)

 

Iom plaŭdas flu' kaj ne plaŭdas plu,
Plenas de arĝent' la river'.
Kanton aŭdas mi kaj ne aŭdas plu
En mallaŭto de la vesper'. (2-foje)

 

 

Kial, kara, vi kapon klinas pli
Kaj rigardas nun ruze min?
Ĉu esprimas mi, ne esprimas mi,
Kio ardas en la anim'? (2-foje)

 

 

Kaj alvenas jam la matena hor',
Brilas ruĝa jam lunlini'...
Tenu en memor', tenu en la kor'
Apudmoskvajn vesperojn ni. (2-foje)

Bottom of Form 1

 

Zgłoś jeśli naruszono regulamin