Klementajn.doc

(25 KB) Pobierz
Klementajn’

Klementajn’

 

Usona popolkanto, traduko de H.W.Holmes, prilaborita de A.Vizgirdas.

 

Teksto

En kanjono ĉe la mino
Esti povas kie ajn,
Labormastro estis patro
De l' filino Klementajn'

 

Refreno:

Mia kara mia kara

Mia kara Klementajn'

Malaperis por ĉiame

Bedaŭrinde Klementajn'

 

Elefante ŝi gracias
Pezas kvazaŭ longa trajn'
Granda kesto - taŭga vesto
Por pied' de Klementajn'

 

Refreno

 

Anasidojn al rivero
Kondukante laŭ verŝajn'
Falis glite kaj subite
Subakviĝis Klementajn'

 

Refreno

 

Savi endis amatinon.
Riska tamen – tiu gajn’!
Mi kuraĝis, sed ne naĝis,
Tiel dronis Klementajn’.

 

Refreno

 

Top of Form 1

Zgłoś jeśli naruszono regulamin