La Bambo.doc

(31 KB) Pobierz
La Bambo

La Bambo

 

Hispana kanto. Teksto kaj muziko de Ritchie Valens. Tradukis M. Zocato

 

Teksto

 

Por dancadi la bambon
Por dancadi la bambon
necesas jeno: kulereto da ĉarmo,
kulereto da ĉarmo kun petolemo.
Al la supro, la supro...
Al la supro, la supro,
alvenos mi,
kaj fariĝos maristo,
kaj fariĝos maristo
se volas vi.
se volas vi.
se volas vi.

 

Refreno

Bambo, bambo (2 pliajn fojojn)

 

Por atingi ĉielon,
Por atingi ĉielon,
necesas lerto, kune kun ŝtuparego,
kune kun ŝtuparego kun suplemento.
Al la supro, la supro...
Al la supro, la supro,
alvenos mi,
kaj fariĝos maristo,
kaj fariĝos maristo
se volas vi.
se volas vi.
se volas vi.

 

Refreno

 

Hejme ĉiuj min taksas
Hejme ĉiuj min taksas
naiva viro, ĉar mi vere galantas
ĉar mi vere galantas al junulinoj.
Al la supro, la supro...
Al la supro, la supro,
alvenos mi,
kaj fariĝos maristo,
kaj fariĝos maristo
se volas vi.
se volas vi.
se volas vi.

 

Refreno

 

Se vi plu, se vi plu piruetos,
la ĉapelon mi demetos kaj surmetos.

 

 

Teksto 2

Facila varianto el Kantoj Sur Manplato-2.

 

Bamba, Bamba...

Venu danci La Bamban,
Venu danci La Bamban, elektu paron,
Virinan aŭ viran,
Virinan aŭ viran, laŭ via aĝ',
Laŭ via plaĉ', laŭ via plaĉ'.

 

Bamba, Bamba...

Zgłoś jeśli naruszono regulamin