Ni Vojaghas.doc

(30 KB) Pobierz
Ni Vojaĝas

Ni Vojaĝas

 

Teksto de Vytautas ŜILAS
Plej ofte tiu ĉi kanto sonas dumvoje al renkontiĝoj.

 

Teksto

  Am

Ni vojaĝas, ni serĉas ĝojon,

  A7                Dm

malproksimo logas nin.

(Dm)               Am

Longan, longan ni faris vojon,

  E7              Am          A7

ne videblas ĝia fin', fin', fin', fin'. (2-foje)

 

Bonaj ŝuoj - kaj perpiede
atingeblas terpolus'.
Kiam paŝi fariĝas tede,
taŭgas samdirekta bus'... (2-foje)

 

Mankas tempo - do ploru mono,
radoj frapas pro enu'.
Ni veturas en vagono,
trajna brŭ kaj tiel plu... (2-foje)

 

Urboj preter fenestroj kuras,
kantas gaja kompani'.
Vi komprenis, ke ni veturas
al tendaro tiu ĉi... (2-foje)

 

Ni vojaĝis, ni trovis ĝojon,
ĉar ni serĉis kun obstin'.
Kiu estis tendare fojon,
ĉiam rememoros ĝin... (2-foje)

Bottom of Form 1

 

Zgłoś jeśli naruszono regulamin